Tbiliso [dbilísi] თბილისი (ĝis 1936 Tiflis) estas la ĉefurbo de Kartvelio. Ĝi situas en ambaŭ bordoj de rivero Mtkvari (Kura). Ĝi estis fondata en la 5-a jarcento p.K. de Vaĥtang la 1-a Gorgasali, la kartvela reĝo de Kartli kiu ĉefurbigis ĝin en la 6-a jc p.K. Tbiliso estas grava industria, socia kaj kultura centro. La urbo estas grava vojo de la tutmonda energio kaj la komerco tra Kaŭkazio. Strategie situanta inter Eŭropo kaj Azio kaj antikve situanta ĉe la Silka Vojo, Tbiliso kelkfoje fariĝis batalkampo en la rilatoj de rivalaj imperioj. La historio de la urbo videblas per ĝia diverskonsista arkitekturo : la Avenuo Rustaveli, dizajnata de la Barono Haussmann, kaj la urbocentro miksiĝas kun la mallarĝaj stratoj de la mezepoka distrikto Narikalo.
La urba loĝantaro estas diversa kaj historie ĝi estis la hejmo por pluraj etnoj, religioj kaj kulturoj. Malgraŭ la plimulto de la loĝantoj apartenas al la Kartvela Ortodoksa Eklezio, kiu estas en plena komunio kun la Ortodoksa Eklezio, Tbiliso estas unu el la malmultaj lokoj de la mondo kie sinagogo kaj moskeo, en la antikva distrikto Abanotubani, estas nur je kelkaj metroj de la Preĝejo Meteĥi. Antaŭnelonge, ĝi estis konata pro la paca revolucio de la rozoj. Legu pli...
Pasintaj artikoloj de la semajno : Richard Gavin Reid, Tumultoj de Birmingham en 1791, Howard Zinn
Interesaj faktoj el relative novaj artikoloj
Faktoj el jam delonge ekzistantaj artikoloj
Por Vikipedio validas GFDL, la Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj. Ne enmetu ĉi tien dokumentojn protektitajn de leĝo pri kopirajto. Se vi uzas Vikipedion kiel fonton por viaj verkoj, publikaĵoj aŭ sur viaj paĝoj, vi devas mencii la devenon.
|
|
- 13-a de marto
- En la pakistana urbo Saidu Sharif eksplodigis sin kamikazo. Pereis almenaŭ 10 homoj kaj 37 estis vunditaj.
- 12-a de marto
- Mortas en Valadolido la romanisto Miguel Delibes, unu el la plej prestiĝaj kastiliaj verkistoj.
- Rezulte de breĉiĝo de la akvobaro de la akvorezervejo Kizil-Agaŝ (Almata provinco, Kazaĥio) pereis almenaŭ 20 kaj estis translokigitaj centoj da homoj. La inundo forlavis almenaŭ 60 domojn.
- En la pakistana urbo Lahore du kamikazoj eksplodigis sin apud armeaj eskortoj. 40 homoj pereis, pli ol 80 estis vunditaj.
- 11-a de marto
- La nova ĉefministro de Ukrainio estis elektita Nikolaj Azarov, la gvidanto de la Partio de regionoj.
- Oni sciigis, ke 70 kardeloj, antaŭnelonge forprenitaj de uzbekia civitano fare de la kazaĥia dogano, estis vivmortigitaj en la Petropavlovska entrepreno por utiligado de malmolaj hejmaj rubaĵoj. Ilia eksa posedanto diris, ke li kaptis la birdojn en Rusujo, el kiu li revenis hejmen trans Kazaĥio. Li klarigis, ke en Uzbekio tiaj birdoj estas tre maloftaj, do li decidis iom profitiĝi. La kazaĥia bestkuracada servo postulis ekzameni ĉiujn birdojn aŭ mortigi ilin. Ekzamenado de unu birdo kostus 10 milojn tenge (ĉirkaŭ 70 usonaj dolaroj). Kiu decidis vivbruligi kardelojn, ankoraŭ ne estas sciigite.
- 10-a de marto
|
|