Encyklopedia Wiedzy Naukowej



Szukaj:



Ostatnio oglądane:
  • 1a UK 1905 [eo]
  • מרוץ חימוש [he]
  • Kategori:1880 doğumlular [tr]
  • Prigi, Padamara, Purbalingga [jv]
  • Fájl:IMac Bondi Blue.jpg [hu]
  • 井田 [zh]
  • రంగ్రేజు [te]
  • Category:712年生 [ja]
  • Канфуцый [be]
  • Kush do të bëhet milioner? [sq]
  • 花壇郷 [ja]
  • Venable LLP [en]
  • 777-200LR [en]
  • espainia [eu]
  • Erroibar [eu]
  • ఫైలు:Palm Beach Road 2.jpg [te]
  • Categoria:Ciutats d\\\'Egipte [ca]
  • Talaksan:LocationUnitedArabEmirates.png [tl]
  • చర్చ:ఛాతీ [te]
  • Polski Związek Niewidomych [pl]
  • Zirkunzisio [eu]
  • Transició isomèrica [ca]
  • Llansanffraid Glyn Ceiriog [cy]
  • 분류:중화인민공화국 공군 [ko]
  • Wybierz język: ar | id | bg | ca | ceb | cs | da | de | et | en | es | eo | fr | he | hr | it | ko | lt | hu | nl | ja | no | pl | pt | ru | ro | sk | sl | sr | fi | sv | te | tr | uk | zh

    UK 1905

    El Vikipedio

    (Alidirektita el 1a UK 1905)
    Saltu al: navigado, serĉo
    Nuvola apps kuser.svg Universala Kongreso
    UK1905-kostumbalo.jpg
    Kongresa kostumbalo
    Urbo (lando) Bulonjo-ĉe-maro (Francio)
    Datoj 5-a de aŭgusto 1905 -
    12-a de aŭgusto 1905
    Prezidanto LKK Émile Boirac
    Alta protektanto /
    Aliĝintoj 688
    Menciinde unua kongreso

    1-a Universala Kongreso de Esperanto oni nomas la renkontiĝon en 1905, kiu komencis la serion de Universalaj Kongresoj ĝis la nuntempo. Iniciatinto de la kongreso estis la loka advokato kaj estro de la Esperanto-grupo en Bulonjo-ĉe-Maro, Alfred Michaux. Li anoncis ĝin unuafoje okaze de internacia renkontiĝo en la antaŭa jaro 1904.

    La signifo de la kongreso konsistas en tio, ke Zamenhof instalis la unuan Lingvan Komitaton, la kongreso akceptis la Deklaracion pri Esperanto kaj la Fundamenton kaj oni decidis pri estonta kongreso. Ne estiĝis konsento pri internacia Esperanto-asocio.

    Enhavo

    [redakti] Fono kaj kronologio de la kongreso

    Enciklopedio de Esperanto en 1933 priskribas la kongreson jene (mallongigoj malŝlositaj):

    "[La] I-a UK [okazis] de la 7a ĝis 12-a de aŭgusto 1905, [kaj] ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis [en 1904] en Calais, kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj Esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Bulonjo-ĉe-Maro. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en [la revuo] Lingvo Internacia (1904, p. 271.) en kiu partoprenis krom Zamenhof ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio [pri la esenco de la Esperantismo], pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en Lingvo Internacia en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Parizo okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en [la universitato] Sorbonne de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la Preĝon sub la Verda Standardo; ludado de "Mensogo pro Amo" de [Eugène] Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Molière, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 Esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj Esperantistoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki Esperanton en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo [apud] Dover, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la Esperanta standardo.

    [redakti] Teatraĵoj prezentitaj


    [redakti] 100 jarojn poste

    La centjariĝon de la unua UK oni memorfestis okaze de la internacia renkontiĝo "Boulogne2005", kiu okazis en Bulonjo-ĉe-Maro dum pasko 2005, kaj la 26-an de marto 2005 en la sama teatro la fama unua parolado de L. L. Zamenhof denove estis aldirita.

    [redakti] Vidu ankaŭ

    Enciklopedio de Esperanto en Vikifontaro havas artikolon rilate


    Change language: All | العربية | Bahasa Indonesia | Български | Català | Cebuano | Česky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Español | Esperanto | Français | עברית | Hrvatski | Italiano | 한국어 | Lietuvių | Magyar | Nederlands | 日本語 | Norsk (bokmål) | Polski | Português | Русский | Română | Slovenčina | Slovenščina | Српски / Srpski | Suomi | Svenska | తెలుగు | Türkçe | Українська | 中文

    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License

    dieta pella koła zębate tanie domeny tani hosting szlabany


    Baza firm Baza firm Baza firm w komórce - Oferujemy profesjonalne tłumaczenia specjalistyczne niemiec niskie ceny krótkie terminy - suknie ślubne warszawa - telewizja przemysłowa - Najtaniej rachunkowość tylko u nas! - Tylko u nas kalendarz prawnika już dostępny - catering kraków - strzecha - spółka z o.o. społki sprzedam spółkę Doradztwo prawno-gospodarcze - bramy garażowe - drzwi szklane - lustra - kabiny prysznicowe - kredyt gotówkowy