Distrikto Uecker-Randow
El Vikipedio
| Distrikto Uecker-Randow | |
|---|---|
|
(mapeto) |
|
| Bazaj informoj | |
| federacia lando: | Meklenburgo-Antaŭpomerio |
| administra distriktaro: | en M-A ne estas |
| administra sidejo: | Pasewalk |
| areo: | 1.624 km² |
| enloĝantoj: | 80.308 (2003-12-31) |
| loĝdenso: | 49 loĝantoj/km² |
| regiona aŭtokodo: | UER |
| retejo: | lkuer.de |
| Situo de la distrikto ene de Meklenburgo-Antaŭpomerio |
|
| Situo de Meklenburgo-Antaŭpomerio ene de Germanio |
|
La Distrikto Uecker-Randow (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Pasewalk estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.624 km² loĝas 80.308 homoj; do meznombre 49 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Uecker-Randow estas signita per 12.
Najbaraj distriktoj estas okcidente Mecklenburg-Strelitz (5), nordoriente Orienta Antaŭpomerio (Ostvorpommern, 9), en la sudo limas la brandenburgia distrikto Uckermark kaj en la oriento najbaras Pollando. La Distrikto Uecker-Randow en la nordo havas bordon ĉe laguno de la Balta Maro.
| Distriktoj | |
|
Bad Doberan ~ Demmin ~ Güstrow ~ Ludwigslust ~ Mecklenburg-Strelitz ~ Müritz ~ Norda Antaŭpomerio ~ Nordokcidenta Meklenburgo ~ Orienta Antaŭpomerio ~ Parchim ~ Rügen ~ Uecker-Randow |
|
| Eksterdistriktaj urboj | |
|
Greifswald ~ Neubrandenburg ~ Rostock ~ Schwerin ~ Stralsund ~ Wismar |
